Westworld (televida serio)

Westworld
televida serio
Originala titolo Westworld
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, aventura televida serio, western television program, televida dramserio, thriller television series
Aktoroj Evan Rachel Wood • Thandiwe Newton • Jeffrey Wright • James Marsden • Ingrid Bolsø Berdal • Luke Hemsworth • Sidse Babett Knudsen • Simon Quarterman • Rodrigo Santoro • Angela Sarafyan • Shannon Woodward • Ed HarrisAnthony Hopkins • Ben Barnes • Clifton Collins • Jimmi Simpson • Tessa Thompson • Fares Fares • Louis Herthum • Talulah Riley • Gustaf Skarsgård • Katja Herbers • Zahn McClarnon • Aaron Paul • Lena Waithe • Vincent Cassel
Muziko de Ramin Djawadi
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 36
Daŭro sen reklamoj 74
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 2 okt. 2016 – 14 aŭg. 2022
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Okcidentmondo (angle: Westworld, en laŭvorta traduko: la mondo de la Okcidento) estas usona sciencfikcia suspensa televida serio, kiu estis kreita fare de Jonathan Nolan kaj Lisa Joy por la usona kablotelevida reto HBO. La serio estas bazita sur filmo de la sama nomo de 1973 fare de Michael Creighton. La serio estis elsendita dum kvar sezonoj, komencante de oktobro 2, 2016 ĝis la 14-an de aŭgusto 2022. Nolan reĝisoris la unuan epizodon, kaj tiam funkciis kiel administra produktanto kune kun JJ Abrahams, Jerry Weintraub kaj Brian Burke. La serio estis filmita en Kalifornio kaj Utaho.

La rakonto komenciĝas en "Westworld", fikcia kaj teknologie progresinta sovaĝa okcident-stila amuzparko, loĝita fare de "gastigantoj" kiuj estas humanoidaj robotoj. La parko estas destinita por altagrade pagitaj "gastoj" kiuj deziras indulgi kaj plenumi siajn plej sovaĝajn fantaziojn ene de la parko sen timo de venĝo de la gastigantoj, kiuj estas movitaj per sia programo kies ĉefa celo estas malhelpi ilin damaĝi al homoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search